La Perdita Generacio La Perdita Generacio - Maldormemo Mia

Okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l' plafono
Preskaŭ kiel nekonata flugilet'
Momente ĝia verda lumo fulmas kiel stelo
Kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret'

Venu, prenu min
Mi sopiradas en profundo
Kiel sorto mia estus iri for
Al nekonataj planedaroj
Aŭ okuloj dezirantaj iom pli
Ĉiam pli

Najbaro laboranta en la sama laborejo
En la bela domo ri ne pentras plu
Tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti
Ĉu ni iĝis nun tro dikaj por la tru'?

Venu, prenu min
Mi maldormemas kaj esperas
Ke neniam mi kontentu sub la mur'
Ĉiam mi vidu planedarojn
Kaj okulojn dezirantajn iom pli
Ĉiam pli

Prenu min
Mi maldormemas kaj esperas
Ke neniam mi kontentu sub la mur'
Mi sopiradas en profundo
Kiel sorto mia estus iri for
Al nekonataj planedaroj
Aŭ okuloj dezirantaj iom pli
Ĉiam pli

… Kaj matene venas ŝtormoj
Mi vekiĝas frue iam
Spektas renaskiĝon en silent'